La hundo  unicode  UTF8    

 

     Saluton geamikoj! Nu!…ĉu vi estas pretaj por fari la hundon? Ne estas tro malfacile sed necesas ree rememori la «kajtan» bazon ( bazon de la birdo kaj de la pingveno kaj ankaŭ de la elefantido ). Certe vi majstras ĝin nun…Tamen, mi redonas al vi la desegnojn, se okaze…Oni forgesas rapide, ĉu ne? … La du diagonaloj malsamfalditaj, la du medianoj samfalditaj kaj la ok bisekcantoj samfalditaj sed nur el la mediano ĝis la angulo, tio por aperigi la kajton. Por daŭri vi devos observi la desegnojn videblajn maldekstre aŭ la tekston sube. Turnu la kajton por ke la kvar pintoj estu malsupraj. Por faciligi la laboron nomu ilin : La pinto A antaŭ vi, la pintoj C kaj D sub A, kaj la pinto B je la tria nivelo. Suprenmetu la pintojn A kaj B ĝis aperigi rombon kaj, nun, vi devas elfari «orelon de kuniklo» ! Kio estas tio? vi diras al mi…Ĉar vi ne scipovas fari tion ! Ne gravas …mi klarigas…Sufiĉas ke vi prenu la pinton A kaj valfaldu ĝin laŭ la punktolinioj de la desegno 2 ( sub tiuj punktolinioj estas la du malgrandai lateroj de la kajto ). Ĉu bone?…Do ekstaras vertikale la pinto A kaj vi kuŝigu ĝin dekstren. Poste, returnu la tuton kaj same faru el la pinto B ĝis obteni la desegnon 3. Nun, imagu ke vi turnu la paĝojn de libro: turnu la antaŭan paĝon kaj kuŝigu ĝin dekstren. Ĉu vi havas tri dekstrajn paĝojn kaj nur unu maldekstran? Jese, vi daŭrigu la laboron…Returnu la tuton kaj, denove turnu la antaŭan paĝon kaj kuŝigu ĝin dekstren. Nun estas du dekstraj paĝoj kaj du maldekstraj kaj vi vidas kajton kun du pintoj ĉe la supro kiel sur la desegno 4 Suprenmetu la pinton D ĝis aperigi rombon kaj returnu vian laboraĵon. Suprenmetu la pinton C sed tuj malsuprenmetu ĝin valfaldante laŭ EF ĝis aperigi la samon kiel sur la desegno 5. Denove returnu la tuton kaj rigardu al la desegno 6 : vi devas valfaldi tute krom la pintoj A kaj B, laŭ la punktoliniaj bisekcantoj videblaj sur la desegno n° 6. Tiel vi elfaros la voston de la hundo. Estas simetriakso laŭ kiu vi valfaldu la tuton. Ĉu vi havas la samon kiel sur la desegno 7?… Nun tiru la pinton C dekstrsupren kaj poste faldu laŭ la punktolinioj de la desegno n° 7 por elfari la kapon de la hundo. Mane laboru la voston kaj la du malantaŭajn piedojn. Iĝas la hundo!…Vidu la desegnon 8 kaj ne hezitu denove rigardi al la foto de la hundo per fotoj
    

por la aliaj modeloj de origamio   

por la paĝo en la franca   pagxo en la franca

Printebla versio

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/hundo.html