origamio esperanto- la rano kiu saltas
Jen la raneto kiu saltas. Facile estas elfari ĝin sed surekrane de
komputilo iomete estas malfacile por mi klarigi al vi kiel ĝin fari.
Kopiado malpermesata por komerca celo.
Tamen mi provu.
Male al la aliaj modeloj de
mia TTT-ejo, la bazo de mia rano ne estas kvadrata, ĝi estas duono de kvadrato,
pli precize: kvadrato duone sekcita per mediano. Do oni ekas la laboro per
ortogramo formata de 2 kavadratoj kiuj havas unu komunan lateron, kaj kies la longo
estas la duoblo de la larĝo.
Valfaldu laŭ la du diagonaloj
de la du kvadratoj kaj montfaldu laŭ la medianoj paralelaj al la komuna latero.
Vidu al la
desegno 1 la rezulton.
Sekvante la faritajn faldojn kaj alportante la du malgrandajn laterojn de la rektangulo sur la centron, vi havas la samon kiel sur la
desegnon 2: kvadraton kun 4 tavoloj de papero.
Nun suprenmetu la pintojn a kaj d sur H kaj malsuprenmetu la pintojn b kaj c sur G. Fronte al vi, estas 4 ortaj kaj isocelaj trianguloj kun komuna angulo en la centra O. Vidu al la
desegno 3
sur kiu mi aldonis la ruĝajn punktolineajn duonigantojn de la kvar ĉi supre diritaj anguloj.
Faldu laŭ tiuj bisekcantoj tiele ke la pintoj a, b, c, d moviĝu dekstren aŭ
maldekstren kaj vidu al la desegno 4.
Returnante lateren vian laboraĵon vi divenas la
ranon, ĉu ne ? En H estos la kapo kaj 4 piedoj estas videblaj kiel sur la
desegno 5.
La bluaj punktlineoj estas duonigantoj laŭ kiuj vi faldu, alportante HK kaj HL sur HG. Vidu al la
desegno 6 kaj faldante laŭ uv suprenmetu la pinton G.
La oranĝkolora rano montras du poŝojn ambaŭflanke de G. Ĉu vi vidas la poŝojn? Puŝu K kaj L en tiujn poŝojn. La rano estas preskaŭ
finita
ankoraŭ du paralelaj faldoj, la unua monta kaj la dua vala same kiel sur la foto de la flava rano.
Nun atentu! Per la montra fingro premu sur G kaj rapide ellaŝu. Via rano saltis!
sed eble ĝi ne refalis kun la piedoj sur la tablo
rekomencu tikleti ĝin ĝis longa salto kaj bona refalo.
Se vi sukcesis vi ankaŭ povas salti!
Por la aliaj modeloj de origamio photos
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/rano.html