Origamio- Kvarpinta skatolo
1- Faldu vale la du diagonalojn . Turnu la paperon aliflanken kaj faldu vale la du medianojn. |
2- Kunmetu la 4 angulojn kaj al vi prezentiĝas nova kvadrato. |
3- Faldu, unue vale kaj poste monte, la nigrigitajn bisekcantojn. Ĉi tion vi faru al 4 bisekcantoj, du antaŭaj kaj du kontraŭaj. |
|
|
|
4- La pintojn A kaj B antaŭvidatajn kaj C kaj D kontraŭvidatajn vi faldu plate. Tiel formiĝas 4 kajtoj. |
5- Ĉiun duonkajton vi pelu malantaŭen. Kaj la kvar lateraj facoj de la tridimensia objekto prezentiĝas kiel estas sur la ĉi-suba foto . |
6- La foto nun elmontras kiel vi faldu kvar pintojn. |
|
|
|
Kaj finfine jen la
bela kvarpinta skatolo, tiu estas tre klasika origamiaĵo. |
|
Por
la aliaj modeloj
![]() |
Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/skatolo2.html