Origamio Esperanto pingveno  

     

La elfaro de la pingveno  tre similas tiun de la birdo. Necesas ke vi mastras la birdan bazon ( la kajton se vi preferas ) antaŭ ol fari la pingvenon. Do, jen nia kajto sur la desegno 1, kun siaj kvar supraj pintoj. Malsuprenmetu la blukoloran pinton, nur ĝi, kaj poste reversu lateren la tuton, por aperigi rombon kun tri supraj pintoj kaj unu malsupra kiel sur la desegno 2.
      La pintoj
h kaj k faldotajn malsupren farigos la flugilojn , la pinto r farigos la kapon kaj la malsupra pinto farigos la piedojn sed, vi devas sekci la blukoloran angulon ĝis la punkto s (kiu estas  vertico de la kajto ) laŭ la bisekcanto, por disigi la du piedojn.

     Tio farita, valfaldu laŭ  la akso sr ( por ke la kajto estu interna) kaj vi havas izocelan triangulon  kiel sur la desegno 3. Valfaldante laŭ EF elfaru la du flugilojn kaj poste la bekon el la centra pinto. Vidu la desegnon 4.

     Por fari la piedojn mi konsilas al vi reversi la pingvenon por ke sia kapo estu malsupre kaj siaj piedoj supre. Unue elfaru ilin malantaŭen per " birda beko", vidu la desegnon 5..... kaj, alfaldante la pinton h aliflanken, remetu ilin antaŭen kiel sur la desegno 6.

Se la la dorsa eĝo  NL kaj la plando hN estas interortaj, via pingveno bone staros! tiel bone ol mia modelo....Sed ne malkuraĝiĝu se vi ne plene sukcesus  unuafoje.... faronte ilin plurfoje vi spertos!            

          
miaj desegnoj por la piedoj 

Por retrovi la aliajn modelojn de origamio alklaku sur fotoj      

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/pingveno.html