Por la versio en pdf-formato: www.corobu.com/kristnaskaviro.pdf
Por fari krisnaskan viron


    Prenu kvadratan ruĝan paperon kaj alportu la kvar verticojn/angulojn sur la centron. Nun vi havas novan kvadraton sur kiu estas kvar trianguloj.

    Returnu vian laboraĵon kaj denove alportu la kvar verticojn/angulojn en la centron. La nova kvadrato estas nun malgranda sed sur ĝi ankoraŭ estas kvar trianguloj.

    Returnu vian laboraĵon kaj alportu la kvar verticojn/angulojn en la centron. Vi faris trifoje la saman faldoperacion.

    Returnu vian laboraĵon. Se vi ĝuste sekvis la tri priskribitajn faldoperaciojn, tiam vi observas kvar kvadratojn (vi aranĝu por ke unu estu supra, unu maldekstra, unu dekstra kaj la kvara malsupra). Ĉiu el tiuj kvar kvadratoj havas apertan diagonalon kaj unu verticon en la centro de la kvadrato. Mi nomas «centraj verticoj » la kvar verticojn kiuj situas en la centro.

    Nun vi okupiĝu pri la maldekstra kvadrato: enŝovu vian montrofingron en la aperturon de la diagonalo kaj maldekstren tiru la centran verticon ĝis akiri rektangulon anstataŭ la maldekstra kvadrato. Same faru kun la dekstra kaj la malsupra kvadratoj. Nur la supra kvadrato restas kvadrata.

    Jen en la centro estas nova kvadrato kies tri lateroj (la maldekstra, la dekstra kaj la malsupra) samlateras kun rektangulo, kaj supre estas la netuŝita supra kvadrato, ĉu? Tiu supra kvadrato fariĝos la kapo de la kristnaska viro. Do vi divenas la du brakojn kaj la piedon.
    Ni rigardu la du brakojn: sur ĉiu videblas tri trianguloj, ĉu bone? Por beligi la kristnaskan viron, puŝu la malsupran triangulon de la dekstra brako internen en la rektangulo kaj puŝu la supran triangulon de la maldekstra brako internen en la rektangulo. Por finlabori la kristnaskan viron, gluu peceton de blanka papero por ke la kristnaska viro havu blankan vizaĝon kaj ne ruĝan, gluu iom da vato ĉe la mentonopinto (por la barbo) kaj ĉe la ĉapelo. Ankaŭ iom da vato por la manikrandoj kaj la du ŝuoj. Pretigu elpaperan dorsokorbon kiun vi fiksos ĉe la dorso kaj jen la kristnaska viro estas preta por trairi de kameno al alia ;-)

 

por la aliaj modeloj

Por aŭskulti tre belajn kristnaskajn kanzonojn  kantitajn de infanoj

"Infanoj de Palestino"

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/kristnaskaviro.html