Origami, krabo.

La modelo de la krabo de Hector Rojas.

Por ĝin fari, indas relegi la metodon por fari la birdan bazon, precize la kajton. Iru ĉe la birdo. Mi proponas al vi, kiu volas elfari krabon, plenumi la celon n°1 por akiri la formon 1, poste plenumi la celon n°2 por akiri la formon 2. De tiu formo n°2 vi faros la kapon, la du pinĉojn kaj la ok krurojn de la krabo.
Dankegon al Hector Rojas. Danke al lia libro "Le monde des Animaux", mi povis fari krabon el simpla kvadrata paperfolio.
La metodo kiun mi proponas en ĉi paĝo ne estas tiu de lia libro, mi provis simpligi uzante simetriojn. Lia libro plenplenas aliajn mirindaĵojn.
---------------------------------------------------------
celo n°1 Formo n°1 por la krabo.
---------------------------------------------------------
kvadrato 30*30 centimetre kvadrato 30*30 centimetre kies angulojn vi metos en la centron
birda bazo birda bazo
la kajto La kajto de kiu vi levu unu pinton
Tirante malfermu kiel estas montrite Tirante malfermu kiel estas montrite por akiri la samon kiel sur la sekva bildo
post la malfermado vi montfaldu malantaŭen Post la malfermado vi montfaldu malantaŭen la ĵus prilaboritan parton
kun la plej proksima videbla pinto Kun la plej proksima videbla pinto vi same prilaboras, tiele: levu, malfaldu, sendu malantaŭen. La sekvaj bildoj prezentas tion detale .
bildo 07 Krabo 07
bildo 08 Krabo 08
bildo 09 Krabo 09
bildo 10, atente ĝin observu Krabo 10, atente observu la bildon de la krabo 10. Se enmane estas la sama objekto, tiam vi plenumis la celon n°1.
Starigu vian laboraĵon sur ĝiaj kvar piedoj kaj vi havos...bildo 11 La krabo 11 montras la celatan formon n°1.
---------------------------------------------------------
celo n°2 Formo n°2
---------------------------------------------------------
revidu la bildon 11 Revidu la bildon 11 por prilabori la pintojn 1,2,3 kaj 4 unu post la alia
malfermu la pinton 1 Malfermu la pinton 1 kiel estas montrite per la bildo 12 kaj poste platigu ĝin por akiri same kiel en bildo 13
bildo 13 Krabo 13
faldu du triangulojn faldu du triangulojn kaj ŝovu ilin internen en la rombon
la rombo havas poŝon La rombo havas poŝon supre de sia plej malgranda diagonalo.
Jam vi finlaboris sur la pinto 1 por la celo 2. Por la celo 2 same laboru sur la pintoj 2,3 kaj 4, vi akiros la saman objekton kiel sur la bildo 16
sur la bildo 16 Sur la bildo 16 estas 4 romboj kun poŝo
vidu malsupre Vidu malsupre
vidu latere Vidu latere
Vi akiris la formon N°2 de la celo 2 bildo 20 Formon n°2
---------------------------------------------------------
Jen la fino por la krabo:
---------------------------------------------------------
denove rigardu al la formo N°2 de la celo N°2 kaj
metu vian laboraĵon plate Metu vian laboraĵon plate, kun rombo kun poŝo fronte al vi
levu la pintojn 1 kaj 3 La pinton 1 kaj simetrie la pinton 3 vi levu, 1 por la kapo kaj 3 por la ventra karapaco
dufoje montfaldu la pinton 3 Dufoje montfaldu la pinton 3
kaj poste vi laboru sur la pinto 1, tiu de la kapo.
faru unu montfaldon sur la pinto 1 Montfaldu unufoje por la kapo.
observu kie estos la kapo kaj la du pinĉoj Observu kie estos la kapo kaj la du pinĉoj
faru "birdan bekon" por ĉiu pinĉo Faru "birdan bekon" por ĉiu pinĉo .
formu la pinĉojn Formu la pinĉojn
Observu atente vian laboraĵon Observu atente vian laboraĵon. Supre sur la bildo 27 estas kvar pintoj
Tiuj kvar pintoj servos por la ok kruroj do necesas ke vi tondu ĉiun por fari ok pintojn. Tondu sur la duondiagonalo, la plej granda de la rombo.
Vi formu la du unuajn antaŭajn krurojn Vi formu la du unuajn antaŭajn krurojn
Ili estas tro dikaj do vi maldikigu ilin per montfaldo sur ilia tuta longo. Vi aranĝu la krurojn kiel sur la bildo de la krabo 29
vi formu la sekvajn krurojn Vi formu la sekvajn krurojn
krabo 30 bildo de la krabo 30
krabo 31 bildo de la krabo 31
krabo 32 bildo de la krabo 32. Jam la krabo havas siajn ok krurojn.
krabo 33 Bildo de la krabo 33. La krabo montras sian ventron. Krabo ne havas voston! do puŝu la troan pinton en la korpon.
Finlaboru la kapon Finlaboru la kapon por formi la antenojn. Por la antenoj mi proponas ses apartajn bildojn
unua faldo unua paŝo por la antenoj de la krabo
dua faldo dua paŝo por la antenoj de la krabo
tria faldo tria paŝo por la antenoj de la krabo
starigu la antenojn Starigu la antenojn de la krabo
vidu kiel ili aspektas Vidu kiel ili aspektas antaŭ ol vi rulos ilin sur maldika stangeto.
rulitaj antenoj La rulitaj antenoj de la krabo
Nur restas al vi fendi la ekstremon de ĉiu pinĉo, meti iom da gluo por teni la karapacon sur la ventro, rondigi la postaĵon de via krabo kaj aranĝi la tuton por ke li bele staru sur siaj kruroj.
Gratulon se vi sukcesis fari krabon tiom malagreseman ke vi povos lasi ĝin grimpi sur vian ekranon ekranon
---------------------------------------------------------

Por viziti la aliajn modelojn kaj jen la lasta paĝo por scii plu pri mi.
Por la paĝo en la franca le crabe

    miaj ligiloj

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/krabo.html