Origamio –esperanto –heliko.

por heliko el papero

1 kaj 2
Por 1, prenu kvadraton kaj valfaldu laŭ la du medianoj kaj unu diagonalo, la duan diagonalon vi montfaldu. Alportu la kvar angulojn de la kvadrato unu ĉe la alia por akiri novan kvadraton, kvartavolan. Prefere metu la kvar angulojn supre. Por 2 sufiĉas faldi laŭ la punkto-lineoj de la foto 1, kiuj estas bisekcantoj en O.

3 kaj 4
Por 3, ŝovu interne la triangulojn T sub la kajton. Nun vi montfaldu laŭ la blankaj kaj palaj lineoj kiuj estas bisekcantoj en A kaj alportu A sur O.

5 kaj 6
Por 5 kaj 6, resuprenmetu A kaj faldu laŭ la nigra lineo de 5, tiel alportante A al O sed ne ĝis O. Duonigu la pinton A kiu fariĝos la vosto de la heliko. Bezone rigardu al miaj paĝoj de la hundo kaj de la elefanto por scipovi la duonigon.

7
Por 7, vi renversu vian laboraĵon kaj vi rekomencas labori kiel farinte je la komenco: 1 kaj poste 2. Vi interne subŝovu la triangulojn T. Ili estas la pintoj C kaj B de la foto 7. La malantaŭa kvadrato D fariĝos la kapo, B kaj C la kornoj de via heliko. Atente faldu laŭ la diagonalo OD de la kvadrato por akiri pinton kiel tiuj de la kornoj en B kaj C.

8 kaj 9

Tiuj tri pintoj B, C et D devas esti kvarone maldikigitaj . Por tio atente rigardu la nigrajn lineojn 1, 2, 3 de la foto 8. Unue faldu laŭ 1, malfaldu, kaj nun faldu laŭ 2 kaj ne malfaldu. Refaldu laŭ 1 kaj poste faldu laŭ 3. Ĉiuj pintoj, B, C kaj D estos tiele prilaborataj dufoje ĉar la laboron de la faldoj 1, 2 kaj 3 vi devos fari sur la du trianguloj, kiuj formas la pinton. Vi havos 9. 

10 kaj 11

Faldu la du kornojn aliflanken kaj ŝovu la pinton D sub la kornojn por elfari la kapon. Renversu vian laboraĵon kaj faldu laŭ la ruĝa lineo de la foto 11, por starigi la konkon. Finlaboru la konkon donante al ĝi belan formon, ĉu per viaj fingroj ĉu per elspirado sub la heliko, sed, por fari tiel, bezonatas ke la papero estu fajna kaj tre malmola. Kaj jen mia heliko. Al la ludo nun!
  

por la liaj modeloj de origamio  por la aliaj modeloj  

por la paĝo en la franca   pagxo en la franca

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/heliko.html