Origamio–Esperanto–La elefantido         UTF-8

 

 

 

    Saluton kaj jen ( finfine!) mia bela elefantido…Por ke vi kuraĝiĝu, rigardu al la bela foteto post la desegnoj. Ĉu vi scipovas elfari hundon? Se vi forgesis alklaku sur hundo ĉar la komencoj por elfaro de la hundo kaj de la elefantido estas samaj. Elfaru la hundon ĝis la desegno 4 kiu estas la 1 sur tiu–ĉi paĝo. Nun daŭrigu la elefantidon.

    Suprenmetu la pinton C kaj elfaru novan "kuniklan orelon" (estas la tria), ĝin tenu vertikale dum la alio kuŝas sur la tablo. Ŝovu vian dikfigron internen al la kunikla orelo kaj premu ĝin ĝis iĝas malgranda kajto ( la du videblaj kajtoj estas homotetiiaj unu la alian ). Vi havas la desegnon 2 sur kiu mi aldonis du malgrandajn bluajn punktolineajn bisekcantojn kiujn vi uzos tiel: La malgranda kajto iĝos la vosto sed kiel estas videble ĝi estas misdirektita kaj tro larĝa por fari bonan voston. Do vi devas mallarĝigi kaj suprenmeti ĝin tiel maniere: malfermu la malgrandan kajton kaj faldante ĝin internen laŭ la du bluaj bisekcantoj suprenmetu ĝin ĝis aperigi la desegnon 3. Ĉu bone? Ni povas daŭrigi la laboron…

    Nun laboru la antaŭan parton de la besto. Alportu la pinton D sur la centron kaj vi havas la desegnon 4 sur kiu mi aldonisdu novajn bluajn bisekcantojn laŭ kiuj vi valfaldu sen malfermi la lastan faldon( kompreneble la pinto D restas sur la centro). Nun malfermu la tri ĵus faritajn faldojn kaj elfaru novan kuniklan orelon, kiun vi premu sur tablon ĝis aperigi novan malgrandan kajton…sama laboro kiel por la vosto…sed iĝos la rostro. La rostro estas tro larĝa kaj misdirektita do vi malfermu ĝin kaj internen faldu laŭ du bisekcantoj dum vi malsuprenmetu la rostron. Vi havas la desegnon 5 sur kiu mi aldonis du ruĝajn lineojn. Valfaldu laŭ ili kaj malfermu retrovante la desegnon 5.  Reversu kaj kuŝu vian laboraĵon sur la tablon kaj nun bone observu!

      Ĉu vi vidas la voston, la du malantaŭajn piedojn, la du antaŭajn, kaj la du orelojn, la kapon kaj la rostron? Ĉu jes? Bone!  Malsuprenmetu la kvar piedojn dum vi suprenmetu la du orelojn    ( montfaldo por la piedoj kaj valfaldo por la oreloj ). Ĉu vi vidas la elefantidon? Ĝi ne belas vi diros al mi…Vi pravas sed ĝi ne estas finita! Mallongigu la du malantaŭajn piedojn, prilaboru plu la voston kaj la rostron, kaj finfine aldonu sur ĝia dorso ian «kovrileton»kiel videblan sur la foteto ( valfaldu la du orelojn por fari tion ). Vidu mian elefantidon kiel ĝi belas!


aliaj modeloj de origamio        contacts

Printebla versio

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/elefanto.html